1-a libro de la Kroniko 19:35
En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
36Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.
Read all of 1-a libro de la Kroniko 19
Cross References
Exodus 9:16sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
Exodus 12:29Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj.
2 Kings 19:7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
1 Chronicles 21:16David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.
2 Chronicles 32:21Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
Psalms 76:5Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.