1-a libro de la Kroniko 2:19
Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
20Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
Read all of 1-a libro de la Kroniko 2
Cross References
Exodus 15:23Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, ĉar ĝi estis maldolĉa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.
Numbers 12:11Kaj Aaron diris al Moseo: Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis;
Deuteronomy 28:11Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi.
Joshua 6:17Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis.
1 Kings 16:34En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
1 Kings 18:13Ĉu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kaŝis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?