2 Kings 2:21
Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
22Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
Cross References
Exodus 15:25Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li ĵetis ĝin en la akvon, kaj la akvo fariĝis dolĉa. Tie Li donis al ili leĝon kaj juĝon, kaj tie Li ilin elprovis.
2 Kings 4:41Tiam li diris: Alportu farunon. Kaj li enŝutis en la kaldronon, kaj diris: Verŝu al la homoj, ke ili manĝu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.
Psalms 107:33Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
Matthew 5:11Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
John 9:6Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
Revelation 21:4kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.