1-a libro de la Kroniko 21:7
Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 21
Cross References
2 Samuel 7:13Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.
1 Kings 8:44Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
1 Kings 9:7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
2 Kings 21:4Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
2 Kings 23:27Kaj la Eternulo diris: Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
2 Chronicles 7:12Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj.