1-a libro de la Kroniko 23:19
Ankaŭ ĉiujn domojn de la altaĵoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la reĝoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Joŝija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 23
Cross References
1 Kings 13:32Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.
2 Kings 8:18Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
2 Kings 17:16kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;
2 Chronicles 30:6Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.
2 Chronicles 34:6Ankaŭ en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj ĝis Naftali, en iliaj ruinoj ĉirkaŭe,
Jeremiah 7:18La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.