1-a libro de la Kroniko 23:25
Ne estis antaŭ li reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 23
Cross References
Deuteronomy 6:5Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
1 Kings 8:48kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
2 Kings 18:5La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li.
Nehemiah 10:29aliĝis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn;
Jeremiah 22:15Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
Malachi 4:4Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn.