1-a libro de la Kroniko 23:29
En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 23
Cross References
Joshua 17:11Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.
Judges 5:19Venis reĝoj, ili batalis; Tiam batalis reĝoj de Kanaan En Taanaĥ, ĉe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.
2 Kings 9:27Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
2 Kings 14:11Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
2 Kings 23:33Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
2 Chronicles 35:20Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija.