1-a libro de la Kroniko 23:4
Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 23
Cross References
Judges 2:13Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar.
1 Kings 12:29Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
1 Kings 16:31Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li.
1 Kings 18:26Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo, dirante: Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris.
1 Kings 19:18Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin.
2 Kings 12:10Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.