1-a libro de la Kroniko 25:11
La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 25
Cross References
Jeremiah 15:1Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.
Jeremiah 52:12En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
Ezekiel 12:11Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros.
Ezekiel 22:15Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.