1-a libro de la Kroniko 25:7
La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 25
Cross References
Genesis 21:16Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori.
Deuteronomy 28:34Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
2 Chronicles 33:11Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
Psalms 107:10Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
Isaiah 22:3ĉiuj viaj ĉefoj kune forkuris de pafarko; ĉiuj, kiujn oni trovis ĉe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune ĉiuj, kiuj forkuris malproksimen.
Jeremiah 22:30Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.