1-a libro de la Kroniko 4:43
Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu; ĉar tiele diras la Eternulo: Oni manĝos, kaj ankoraŭ iom restos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
44Kaj li donis al ili, kaj ili manĝis, kaj iom ankoraŭ restis, konforme al la vorto de la Eternulo.
Read all of 1-a libro de la Kroniko 4
Cross References
Numbers 11:23Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne.
Matthew 14:20Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
Matthew 15:37Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
Mark 6:37Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?
Mark 8:4Kaj liaj disĉiploj respondis al li: De kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto?
Luke 9:13Sed li diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto.