1-a libro de la Kroniko 5:1
Naaman, la militestro de la reĝo de Sirio, estis granda homo antaŭ sia sinjoro kaj tre estimata, ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 5
Cross References
Leviticus 13:2Se ĉe iu homo sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo aŭ pustulo aŭ makulo tiamaniere, ke sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aŭ al unu el liaj filoj, la pastroj.
Numbers 12:10Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra.
2 Samuel 3:29Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.
2 Kings 5:27La lepro de Naaman aliĝu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel neĝo.
2 Chronicles 26:19Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.
Esther 10:3Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.