1-a libro de la Kroniko 7:6
La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 7
Cross References
1 Samuel 14:15Tiam fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.
1 Kings 10:29Ĉiu ĉaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiu ĉevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.
2 Kings 3:22Kiam ili leviĝis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime ŝajnis, ke la akvo estas ruĝa kiel sango.
2 Chronicles 12:2En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
Psalms 14:5Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
Isaiah 36:9Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?