1-a libro de la Kroniko 9:6
Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 9
Cross References
1 Samuel 10:1Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo.
1 Kings 3:8Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
1 Kings 14:7Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,
1 Kings 19:16kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu kiel profeton anstataŭ vi.
2 Chronicles 22:7Sed de Dio estis destinita pereo por Aĥazja per tio, ke li venis al Jehoram: post sia veno li eliris kun Jehoram kontraŭ Jehun, filon de Nimŝi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Aĥab.
Psalms 75:6Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.