1-a libro de la Reĝoj 15:25
Kaj la reĝo diris al Cadok: Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
26sed se Li diros: Vi ne plaĉas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel plaĉas al Li.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 15
Cross References
Exodus 33:12Kaj Moseo diris al la Eternulo: Vidu, Vi diras al mi: Konduku ĉi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris: Mi konas vin laŭ via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.
1 Samuel 4:3Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.
2 Samuel 7:2la reĝo diris al la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapiŝoj.
Psalms 26:8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
Psalms 42:1Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
Psalms 63:1Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.