1-a libro de la Reĝoj 15:8
ĉar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome: Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj la reĝo diris al li: Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris Ĥebronon.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 15
Cross References
Genesis 28:20Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi,
Joshua 24:15Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
1 Samuel 16:2Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo.
2 Samuel 13:38Abŝalom forkuris, kaj iris Geŝuron, kaj restis tie dum tri jaroj.
2 Samuel 14:32Abŝalom respondis al Joab: Jen mi sendis al vi, por diri al vi: Venu ĉi tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.
Ecclesiastes 5:4Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu.