1-a libro de la Reĝoj 16:23
La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 16
Cross References
Numbers 27:21Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
2 Samuel 15:12Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom.
2 Samuel 17:23Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.
Job 28:28Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.
Psalms 28:2Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
Jeremiah 4:22Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.