1-a libro de la Reĝoj 18:9
Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 18
Cross References
Deuteronomy 21:23tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
Deuteronomy 27:20Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
2 Samuel 17:23Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.
Job 18:8Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.
Psalms 63:9Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
Proverbs 30:17Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.