1-a libro de la Reĝoj 2:23
Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 2
Cross References
2 Samuel 3:27Kiam Abner revenis Ĥebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.
2 Samuel 5:6Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien.
2 Samuel 20:12Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis.