2 Samuel 2:26
Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 2:14Kaj Abner diris al Joab: La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab diris: Ili leviĝu.
2 Samuel 11:25Tiam David diris al la sendito: Tiel diru al Joab: Ne afliktiĝu pro tio, ke la glavo formanĝas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraŭ la urbo kaj detruu ĝin, kaj estu kuraĝa.
Job 19:2Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?
Proverbs 17:14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
Jeremiah 2:30Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.
Jeremiah 12:12Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata.