1-a libro de la Reĝoj 20:6
Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 20
Cross References
2 Samuel 2:18Kaj tie estis tri filoj de Ceruja: Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.
2 Samuel 3:39Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
2 Samuel 10:14Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.
2 Samuel 18:2Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo: Mi ankaŭ iros kun vi.
2 Samuel 19:7Leviĝu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; ĉar mi ĵuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en ĉi tiu nokto ne restos eĉ unu homo ĉe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol ĉiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco ĝis nun.
2 Samuel 23:18Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.