1-a libro de la Reĝoj 21:1
Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 21
Cross References
Genesis 26:1Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar.
Genesis 43:1La malsato estis tre premanta en la lando.
Leviticus 26:26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
Joshua 7:1Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
Joshua 9:20tion ni faros al ili: ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili.
1 Samuel 10:22Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon: Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris: Jen li kaŝis sin inter la vazaro.