1-a libro de la Reĝoj 21:17
Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 21
Cross References
2 Samuel 14:7Kaj jen leviĝis kontraŭ vian sklavinon la tuta familio, dirante: Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaŭ la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraŭ restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restaĵon sur la tero.
2 Samuel 18:3Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
2 Samuel 22:19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
1 Kings 11:36kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
Psalms 46:1Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
Psalms 144:10Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.