1-a libro de la Reĝoj 22:1
Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 22
Cross References
Deuteronomy 31:30Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:
1 Samuel 23:14Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
1 Samuel 25:29Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo.
1 Samuel 27:1Tamen David diris al si mem: Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filiŝtoj, por ke Saul ĉesu serĉi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi saviĝu kontraŭ lia mano.
2 Samuel 22:49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
Psalms 18:18Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.