1-a libro de la Reĝoj 22:16
Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 22
Cross References
Exodus 15:8De Via kolera blovo montiĝis akvo, Amasigite stariĝis fluaĵo, Densiĝis abismoj en la mezo de la maro.
Job 38:11Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?
Psalms 74:1Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
Psalms 114:3La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;
Habakkuk 3:8Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo? Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis, Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?