1-a libro de la Reĝoj 24:15
Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 24
Cross References
Numbers 16:46Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado.
1 Samuel 6:19Kaj Li frapis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo [kvindek mil] - sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.
1 Chronicles 21:14Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
1 Chronicles 27:24Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraŭ Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la reĝo David.
Matthew 24:7Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.