1-a libro de la Reĝoj 4:11
kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 4
Cross References
Genesis 6:13Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
Genesis 9:5Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
Exodus 9:15Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
Numbers 35:31Ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
2 Samuel 3:39Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
Psalms 9:12Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.