1-a libro de la Reĝoj 6:17
Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 6
Cross References
1 Kings 8:5Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis kun li antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
1 Chronicles 15:1Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi.
2 Chronicles 1:4Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por ĝi; ĉar li aranĝis por ĝi tendon en Jerusalem.
2 Chronicles 7:5La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio.
Psalms 132:8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.