2 Samuel 6:21
Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Samuel 13:14Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.
1 Samuel 16:1Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
2 Samuel 5:2jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
2 Samuel 6:14Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.
1 Chronicles 15:29Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.
Psalms 89:19Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.