2 Samuel 7:1
Kiam la reĝo loĝis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate ĉiujn liajn malamikojn ĉirkaŭe,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 23:1Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.
1 Kings 5:4Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon ĉirkaŭe; ne ekzistas kontraŭulo nek ia malbona malhelpo.
1 Chronicles 22:6Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.
1 Chronicles 28:2Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
2 Chronicles 20:30Kaj trankviliĝis la regno de Jehoŝafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon ĉirkaŭe.
Psalms 132:5Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob.