2-a Epistolo al la Tesalonikanoj 2:13
Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.
14al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Read all of 2-a Epistolo al la Tesalonikanoj 2
Cross References
Deuteronomy 33:12Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li; Li protektas lin ĉiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.
Proverbs 8:23Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.
Jeremiah 31:3De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.
Daniel 9:23Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
Daniel 10:19Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.
John 1:1En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.