2-a epistolo al Timoteo 3:1
Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj.
Londona Biblio
In The King James Version
This know also, that in the last days perilous times shall come.
In Context
Read all of 2-a epistolo al Timoteo 3
Cross References
Isaiah 2:2Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
Jeremiah 49:39Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.
Daniel 7:8Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
Daniel 8:8Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
Daniel 11:36La reĝo farados, kion li volos, kaj li fieriĝos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol ĉiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos teruraĵojn, kaj li havos sukceson, ĝis pleniĝos la kolero; ĉar kio estas decidita, tio plenumiĝos.
Daniel 12:11Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.