Agoj de la Apostoloj 1:14
Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 1
Cross References
Matthew 12:46Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.
Matthew 18:19Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Matthew 27:55Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
Mark 15:40Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
Luke 8:2kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
Luke 11:13Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.