Agoj de la Apostoloj 11:19
Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 11
Cross References
John 7:35Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?
Acts 4:36Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo,
Acts 11:26kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.
Acts 13:4Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro.
Acts 15:3Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj.
Acts 15:35Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.