Agoj de la Apostoloj 15:22
Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 15
Cross References
2 Samuel 3:36Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio plaĉis al ĝi, tiel same, kiel ĉio, kion faris la reĝo, plaĉis al la tuta popolo.
2 Chronicles 30:12Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
Acts 6:4Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto.
Acts 11:22Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia;
Acts 15:23kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:
Acts 15:27Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman.