Acts 16:14
Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 110:3En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
Isaiah 50:5La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontraŭstaris, mi ne turnis min malantaŭen.
John 6:44Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
Acts 8:27Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;
Acts 11:21Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro.
Romans 9:16Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.