Agoj de la Apostoloj 16:17
Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 16
Cross References
Psalms 57:2Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
Daniel 3:26Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.
Daniel 4:2Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.
Daniel 5:21kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
Daniel 6:20Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj?
Micah 6:6Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj?