Agoj de la Apostoloj 16:20
kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,
Londona Biblio
In The King James Version
And brought them to the magistrates, saying, These men, being Jews, do exceedingly trouble our city,
In Context
21kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.
Read all of Agoj de la Apostoloj 16
Cross References
Ezra 4:12Estu sciate al la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.
Matthew 2:3Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
Acts 17:6Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie;
Acts 19:34Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda estas Artemis de la Efesanoj!
Romans 12:2Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.