Agoj de la Apostoloj 16:39
kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.
Londona Biblio
In The King James Version
And they came and besought them, and brought them out, and desired them to depart out of the city.
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 16
Cross References
Isaiah 45:14Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
Isaiah 60:14Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.
Daniel 6:23Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.
Matthew 8:34Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
Revelation 3:9Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.