Agoj de la Apostoloj 19:13
Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris.
Read all of Agoj de la Apostoloj 19
Cross References
Genesis 4:14Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
1 Samuel 14:24La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
Psalms 109:10Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
Matthew 26:63Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
Mark 9:38Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin.
Luke 11:19Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj.