Agoj de la Apostoloj 2:4
Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili.
5Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo.
Read all of Agoj de la Apostoloj 2
Cross References
Exodus 4:11Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
1 Samuel 10:10Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.
Isaiah 28:11Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
Jeremiah 1:7Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
Ezekiel 3:11Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo — tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.
Matthew 10:19Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.