Acts 20:19
servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,
Cross References
Psalms 119:136Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
Jeremiah 13:17Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo.
John 12:26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.
Acts 13:50Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
Acts 14:19Sed alvenis Judoj el Antioĥia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili priĵetis Paŭlon per ŝtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.
Acts 17:13Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.