Agoj de la Apostoloj 21:24
prenu ĉi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde, observante la leĝon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
23Faru do tion, kion ni diras al vi: Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
Read all of Agoj de la Apostoloj 21
Cross References
Exodus 19:14Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.
Numbers 6:9Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia puriĝo, en la sepa tago li ĝin pritondu;
Numbers 6:18Kaj la konsekrito pritondos ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.
Judges 13:5ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj.
2 Chronicles 30:18Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun,
Job 41:25Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.