Acts 24:27
Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 23:2Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.
Mark 15:15Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
Acts 12:3Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.
Acts 25:1Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
Acts 25:9Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj?
Acts 26:24Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.