Agoj de la Apostoloj 5:21
Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.
22Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
Read all of Agoj de la Apostoloj 5
Cross References
Psalms 105:22Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
Luke 21:37Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba.
John 8:2Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin.
Acts 4:5Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj
Acts 5:24Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero.
Acts 5:34Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.