Agoj de la Apostoloj 5:40
Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
39sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.
Read all of Agoj de la Apostoloj 5
Cross References
Isaiah 30:10Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
Micah 2:6Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
Matthew 23:34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
Luke 20:10Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
Acts 4:17Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo.
2 Corinthians 11:24De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.