Agoj de la Apostoloj 6:12
Kaj ili incitis la popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 6
Cross References
Matthew 5:22sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.
Acts 4:1Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
Acts 5:27Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis,
Acts 14:2Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraŭ la fratoj.
Acts 17:5Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.
Acts 18:12Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo,