Agoj de la Apostoloj 9:39
Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 9
Cross References
2 Samuel 1:24Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
Proverbs 10:7La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
Ecclesiastes 9:10Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros.
Matthew 25:36nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
Mark 14:8Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo.
John 12:8Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.