Libro de Amos 1:11
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
12Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.
Cross References
Genesis 27:41Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
Numbers 20:20Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
Deuteronomy 23:7Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando.
2 Chronicles 20:11jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredaĵo, kiun Vi donis al ni.
Psalms 83:3Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
Psalms 137:7Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.