Libro de Amos 1:8
Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
Cross References
1 Samuel 6:17Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filiŝtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo: unu pro Aŝdod, unu pro Gaza, unu pro Aŝkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.
Psalms 81:14Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
Isaiah 14:29Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.
Jeremiah 47:4pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos ĉiujn Filiŝtojn, ekstermos ĉe Tiro kaj Cidon ĉiujn restintajn helpantojn; ĉar la Eternulo ruinigos la Filiŝtojn, la restaĵon de la insulo Kaftor.
Amos 3:9Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi.
Zechariah 9:6En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo.